The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · Chapter 7Part 7

This chapter is not translated yet. You are reading the original.

Klime, man's name; blovego, storm; valo, valley; sovaĝa, wild; krepusko, twilight; boji, to bark; nuda, bare; punkto, point; eviti, to avoid; freneza, crazy; impliki, to entangle; skarpo, scarf; persekuti, to follow in order to harm; ŝovi, to shove, push; verŝajne, apparently; estingi, to extinguish.

SOMERA PLUVADO.

El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj.

Estis premante varmege, la aero vibris pro varmo, kaj krom tio estis tiel kvieta, nenio alia sin movis, ol la kokcineloj tie sur la urtikoj, kaj kelke da velkitaj folioj, kiuj kuŝis sur la herbo kaj kurbigis sin kun etaj ekmovoj, kvazaŭ kuntiritaj de la sunaj radioj.

Kaj tiu homo sub la kverko, li kuŝis spiregante kaj melankolie, senespere li rigardis supren al la ĉielo. Li kantetis iom, kaj cedis, fajfis per la buŝo kaj cedis ankaŭ je tio, turnis kaj returnis sin, rigardis malnovan talpan teraltaĵeton, kiu tute helgriziĝis pro sekeco. Subite eta, ronda, nigra makulo vidiĝis sur la griza tero, ankoraŭ unu, du, tri, kvar, multaj, ankoraŭ pliaj, la tuta altaĵeto fariĝis malhelgriza. La aero estas nur longaj, malhelaj strekoj, la folioj kliniĝis kaj balanciĝis, sibleto, plilaŭtiĝante ĝis siblego, sonis,—akvo fluegis teren.

Ĉio briletis, fajretis, kraketis. Folioj, branĉoj, trunkoj, ĉio brilis de akvaĵo, ĉiu guteto falanta teren, herben, ŝtonen, ĉien, disrompiĝis kaj disŝprucis en milojn da etaj perloj. Malgrandaj gutoj pendis tie iom da tempo kaj fariĝis grandaj gutoj, malsuprenfalis tien ĉi, unuiĝis kun aliaj gutoj, formis fluetojn, malaperis en sulketojn, enfluis grandajn truojn kaj elfluis malgrandajn, forkondukis polvon, lignaĵetojn kaj foliopecojn, fiksiĝis sur rifojn kaj denove liberiĝis, turniĝis kaj ree surrifiĝis. Foliojn, ne estintajn kune de la tempo, kiam ili estis burĝonoj, kolektis la akvaĵo; musko, neniigita de sekeco, ekŝvelis kaj fariĝis mola, ĉifa, verda kaj sukplena; kaj ŝimo kiu preskaŭ fariĝis polvo, disvastiĝis en graciaj makuloj, kun brilo kiel silko. La konvolvoloj lasis plenigi siajn blankajn kalikojn ĝis la rando, interpuŝis ilin kaj verŝis la akvon sur la kapojn de l' urtikoj. La dikaj, nigraj arbarlimakoj afablege rampis antaŭen kaj rigardis danke la ĉielon.

Kaj la homo? La nudkapa homo staris meze en la pluvo, lasante la gutojn sibli en harojn, brovojn okulojn, nazon, buŝon, kraketis per la fingroj je la pluvo, iom levis iafoje la piedojn, kvazaŭ li intencis danci, ekskuis iam kaj iam sian kapon, kiam tro multe da akvo estis en la haroj, plengorĝe kantis senpripensante tion, kion li kantis, tiel plene la pluvado lin okupis.

J. P. Jakobsen.

Vibri, to vibrate; kokcinelo, ladybird; urtiko, nettle; velki, to wither; fajfi, to whistle; talpo, mole; streko, streak; klini, bend; sibli, to hiss; ŝpruci, to spurt, to gush; sulko, furrow; truo, hole; rifo, reef; burĝono, bud; musko, moss; ŝveli, to swell; ĉifi, to crinkle, crumple; ŝimo, mildew, mould; gracia, graceful; konvolvolo, convolvulus; kaliko, chalice, calyx; limako, slug; brovo, brow; nuda, bare.

KION NE KOMPRENAS LA HIRUNDOJ KAJ PAPILIOJ.

El Pola Antologio.

... Iom pli malproksime kuŝis flava grenkampo. Malalta barilo apartigis ĝin de l' konstruaĵoj kaj de l' malgranda placeto antaŭ ili.

La barilo formis angulon kaj en la loko, kie kuniĝis du ĝiaj oblikvaj duonoj, ĝi havis pordegon, altan, larĝan kaj en tiu momento tute malfermitan.

Ni proksimiĝis al la malalta barilo. Anjo ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por apogi al ĝi sian ombrelon kaj jam en la flava domo oni malfermis la pordon kaj viro stariĝis ĉe la sojlo kaj laŭte demandis:

—Ĉu vi iras eksterlandon?

Ni komprenis. La barilo, malzorge konstruita el kurbaj bastonoj, estis io pli grava, ol limo de kampara propraĵo...

Ĉi tiu barilo apartigis du naciojn, du landojn, du civilizaciojn.

La sekalo, kreskanta post ĝi, estis jam germana sekalo; la cejanoj, kiuj, kiel bluaj lumetoj, bruletis inter la spikoj, estis jam germanaj cejanoj.

Germana estis eĉ la vento, fluganta de tie kune kun la miela odoro de l'konvolvoloj...

Kompreneble, Anjo devis rifuzi al si la riĉigon de sia bukedo per germanaj floroj kaj ŝi tuj sciigis pri ĝi la laŭte demandantan viron.

Li reiĝis domon trankviliĝinta, sed sendube dek kelkaj paroj da viglaj, kvankam nevideblaj okuloj observis ĉiujn niajn movojn.

Kun stranga sento ni komencis rigardi ĉirkaŭe.

—Kial?—demandis Anjo, larĝe malfermante la okulojn—sekve la spiko, kiu elkreskis tie ĉi el grajno alportita de tie de la vento, estas nia, sed milionoj da aliaj spikoj, ĝiaj fratoj, estas fremdaj nur tial, ke ili kreskas unu paŝon pli malproksime?

Mi penis klarigi al ŝi, ke tio ĉi estas tute natura, eĉ necesega.

—Por kiu?

Anstataŭ respondo mi levis la ŝultrojn.

Okupataj de la penso pri la divido, ni turnis la okulojn al la ĉielo, serĉante ankaŭ sur ĝi liman linion.

Sed la ĉielo estis nur unu, nedividita.

Ni rigardis la sunon.

Ankaŭ la suno estis nur unu, nedividita.

En la sama momento papilio, kiu sidis proksime de ni sur la barilo kaj jen etendis, jen altiris siajn ruĝajn flugiletojn kun arĝenta subaĵo, rapide leviĝis kaj transflugis al la germana flanko.

Ĝi longe flirtis tie super la balanciĝantaj spikoj kaj trovinte amikon aŭ amikinon ankoraŭ pli trankvile revenis.

Samtempe kelke da hirundoj, antaŭsentante proksimiĝon de fulmotondro, komencis kun laŭta pepado rondflugi malproksimen kaj senpune trans la limon...

— Vi vidas!—ekkriis Anjo kun infana triumfo.— La hirundoj kaj papilioj no konsentas la "necesecon," pri kiu vi tiel sage parolis.

Ĉi tiuj senkonsideraj vortoj malĝojigis min.

— Ah, Anjo, Anjo!—diris mi riproĉe,—ĉu vi forgesis, ke la homo estas pli saĝa kreitaĵo, ol la flirtemaj birdoj kaj papilioj senpripensaj?...

Wiktor Gomulicki.

Greno, corn; placo, place, square; apogi, to lean on; ombrelo, umbrella, parasol; sojlo, threshold; laŭta, loud; sekalo, rye; cejano, corn bluebottle; mielo, honey; bukedo, bouquet; paro, pair; spiko, ear of corn; linio, line; papilio, butterfly; flirti, flutter, wave; fulmo, lightning; tondro, thunder; pepi, to chirp.

PRINTEMPO VENOS.

A. Naumann.

LA VOJO.

L. Zamenhof, el "Fundamenta Krestomatio."

Celo, aim; simile, like; fantomo, phantom, apparition; sorto, fate; moko, mockery; elekti, to choose; flanko, side; guto, drop; frapi, to strike; bori, to bore; signo, sign; atingi, to attain; laca, weary; semo, seed; ĉesi, to cease; admoni, to exhort; koro, heart; vento, wind; subita, sudden; velki, to wither; deŝiri, to tear from, pluck off; akiri, to acquire; provi, to make trial of; hardi, to harden.

EL LA PAROLO DE D-RO. L. L. ZAMENHOF. EN LA GUILDHALL, URBO LONDONO, La 2lan de Aŭgusto, 1907.

. . . La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! . . .

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj—aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn vi vidas nun en ĉi tiu ĉambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas "esperantistoj."

El "The British Esperantist."

Kulpo, fault; trakti, to treat; prediki, to preach; gento, tribe, race; ŝovinisto, Chauvinist; Litovujo, Lithuania; senĝo, dream; atesti, to bear witness; revi, to imagine, dream; bedaŭri, to regret; sklavo, slave; senco, meaning; rajto, right; alglui, to glue to, stick to, attach; lupo, wolf; trudi, to obtrude; moro, manners, custom; paco, peace; konsenti, to agree; kruda, crude, rough, raw; frukto, fruit; ŝati, to prize, appreciate, like.

FOREWORD TO SUPPLEMENTARY VOCABULARY.

As this Vocabulary is intended for those who have worked through the preceding lessons, it is not a full vocabulary, but only supplementary to those already given, and the words contained in those are, as a rule, not repeated here.

In order to get in as many root words as possible, derived words and the second word of a pair (e.g., male or female, opposites, the action and the tool, the animal and its young, etc.) are generally omitted; the simple word or one of the pair being found, the other word is to be formed from it by means of the proper word-ending, prefix or suffix.

In English there are often several words to express the same or nearly the same meaning. Want of space prevents these being all included; the most important or most commonly used word has therefore been chosen; for instance, mercury, tranquil, diaphanous, suffocate, salve, renown, fiddle, are not to be found, but quicksilver, calm, translucent, smother, ointment, fame, violin, are there.

A most valuable help to the student is a good English dictionary, and if this gives the derivation of the words, the interest of the study is greatly increased. The difficulty often is, not to find the right Esperanto word, but to know exactly what the English word or phrase means. It is the experience of most Esperantists that in learning Esperanto their knowledge of their own language has become much more thorough. [Footnote: A remark made by a student during one lesson was "Well, if we don't learn Esperanto, we shall learn English."] For this reason and also that this language cannot be learned simply as a matter of rote, but demands the exercise of the thinking and reasoning powers, [Footnote: To convince an opponent or a doubter of this, tell him that "utila" means "useful," and "mal" denotes the contrary; then ask what "malutila" means. The answer will almost certainly be "useless." Then show that the contrary of a good quality is not merely the absence of that quality, but is a bad quality, and therefore the contrary of "useful" is "harmful."] Esperanto ought to be taught in all schools.

VOCABULARY.

A

abbot,

abato.

abdomen,

ventro.

ability,

kapablo, povo, lerteco, talento.

able (to be),

povi.

abolish,

neniigi, forigi.

abomination,

abomeno.

abroad,

eksterlande.

absent (to be),

foresti.

absolve,

senkulpigi, senpekigi.

absorb,

absorbi; sorbi.

abstain,

deteni sin.

abuse,

insult'i, -o; trouzi; malbonuzi.

abyss,

abismo, profundegaĵo.

accent,

akcent'i, -o; supersigno.

accept,

akcepti, alpreni.

accident,

malfeliĉaĵo, okazo.

account,

kalkulo; rakonto; konto.

on—of,

pro.

accuse,

kulpigi, akuzi.

ace,

aso.

ache,

dolor'o, -i.

acknowledge,

konfesi.

acorn,

glano.

acquaint,

sciigi.

acquainted, become—with,

konatiĝi kun.

acquire,

akiri, atingi.

acquit,

senkulpigi.

acrid,

akra, morda, pika.

act,

ag'i, -o; far'i, -o; leĝo; akto.

action,

agado; (

law

) proceso.

active,

agema, aktiva.

actor,

aktoro.

actual,

nuna, efektiva.

adapt,

alfari.

add,

aldoni, kunmeti, sumigi.

address,

alparoli al; sin turni al; (

letters

) adresi.

adhere,

aliĝi, algluiĝi al.

adjourn,

prokrasti.

admit,

allasi, konfesi.

adopt,

alpreni, fil (-in) -igi.

adore,

adori, amegi.

adult,

plenkresk'a, plenaĝ'a.

adulterate,

falsi.

adultery,

adulto.

advantage,

utilo, profito, bonaĵo.

advertise,

anonci, reklami.

advice,

konsilo.

affair,

afero.

affected (to be),

afekti.

affiliate,

aliĝi, filiiĝi.

afternoon,

posttagmezo.

again,

re-, ree, denove.

agenda,

tagordo, programo.

agent,

agento.

agile,

facilmova.

agitate,

agiti.

agony,

dolorego, (

death

—) agonio.

agree,

konscnti, interkonsenti.

agreeable,

afabla, agrabla.

agreement,

kontrakto, interkonsento.

agriculture,

terkulturo.

aim,

cel'o, -i.

air,

aero, aerumi; mieno; ario.

aisle,

flankaĵo.

alarm,

maltrankviligi; alarmo.

alder,

alno.

alert,

vigla.

alien,

alilandulo, eksterlandulo.

alike,

simila, egala.

alive,

vivanta, viva.

alleviate,

plidolĉigi, malpliigi.

allow,

permesi.

allowance,

porcio; (a/c) rabato; dekalkulo.

allude,

aludi.

almanac,

almanako, kalendaro.

almighty,

ĉiopova.

almond,

migdalo.

alms,

almozo.

alone,

sola.

along,

laŭlonge.

aloud,

laŭte, voĉe.

alternate,

alterni.

amazement,

mirego.

amber,

sukceno.

ambition,

ambicio.

ambush,

embusko.

amiable,

afabla, aminda.

amputate,

detranĉi, amputi.

amuse,

amuzi.

anarchy,

anarĥio.

ancestors,

praavoj, prapatroj.

ancient,

antikva.

anecdote,

anekdoto.

angel,

anĝelo.

angle,

angulo; fiŝi.

animal,

besto.

ankle,

maleolo.

anniversary,

datreveno.

announce,

anonci.

annoy,

ĉagreni, ĝeni.

annual,

ĉiujara.

annul,

nuligi.

anoint,

sanktolei, ŝmiri.

anonymous,

anonima, sennoma

ant,

formiko.

anthem,

antemo.

anvil,

amboso.

anxious,

maltrankvila.

apathetic,

apatia.

aperture,

malfermaĵo, aperturo.

apologise,

peti pardonon.

apparatus,

aparato.

appeal,

alvoki; (law) apelacio.

appear,

aperi; ŝajni.

appearance,

vidiĝo; ŝajno, mieno.

appetite,

apetito.

applaud,

aplaŭdi.

apply,

almeti; sin turni al.

appoint,

nomi, difini.

appreciate,

ŝati.

approach,

alproksimiĝi.

approve,

aprobi.

apricot,

abrikoto.

apron,

antaŭtuko.

arable,

plugebla, semotaŭga.

arbitrary,

arbitra.

arbitration,

arbitracio.

arbour,

laŭbo.

arch,

arko; arkefleksi.

argue,

argumenti.

arithmetic,

aritmetiko.

arm,

brako,

-pit,

akselo; armi.

arms,

armiloj, bataliloj.

aroma,

aromo.

arouse,

veki.

arrange,

aranĝi.

arrest,

aresti.

arrive,

alveni.

arrogant,

aroganta

arrow,

sago.

art,

arto.

artery,

arterio.

artful,

ruza.

artichoke,

artiŝoko.

article,

artikolo, komercaĵo.

artificial,

artefarita, arta.

artifice,

artifiko.

artisan,

metiisto.

artist,

artisto.

ascertain,

konstati.

ash,

cindro, (

tree

) frakseno.

ask,

demandi.

-for,

peti.

asparagus,

asparago.

aspect,

aspekto, vidiĝo, fazo.

aspen,

tremolo.

ass,

azeno.

assemble,

kunveni, kunvoki.

assert,

aserti, konstati.

assign,

asigni.

assure,

certigi; asekuri.

astonish,

mirigi. (

to be -ed

), miri.

astringent,

adstringa.

astute,

sagaca.

asylum,

rifuĝejo, azilo.

athletic,

atleta.

atmosphere,

atmosfero.

atom,

atomo.

attach,

alligi, kunigi.

attain,

atingi, trafi.

attempt,

provi; (

criminal

) atenco.

attention,

atento, (

pay

—) atenti.

attitude,

sintenado.

attract,

altiri, logi.

auction,

aŭkcio.

audit,

kontkontroli.

author,

aŭtoro.

authority,

rajto, aŭtoritato.

avalanche,

lavango.

avaricious,

avara.

avenue,

aleo.

average,

meznombro, mezakvanto.

avert,

deturni.

avoid,

eviti.

award,

alĵuĝi

axis,

akso.

axle,

akso.

azure,

lazuro.

B

baboon,

paviano.

baby,

infaneto.

bachelor,

fraŭlo.

back,

dorso, posta flanko.

backbone,

spino.

bacon,

lardo.

bag,

sako.

bait,

allogaĵo.

bake,

baki.

balance,

ekvilibri; (

of account

) restaĵo.

-sheet,

bilanco.

balcony,

balkono.

ball,

(

play

) pilko, (

cannon

) kuglo, (

dance

) balo.

balloon,

aerostato.

ballot,

baloti, -o.

balsam,

balzamo.

band,

ligilo; bando; orkestro.

bandage,

bandaĝi.

banish,

ekzili.

bank,

(

money

) banko; bordodigo.

banker,

bankiero.

bankrupt,

bankroto.

banner,

flago, standardo.

banquet,

festeno.

baptism,

bapto.

bar,

bar'i, -ilo; bufedo.

barbarian,

barbaro.

barber,

barbiro.

bare,

nuda.

bargain,

marĉandi.

bark,

boji; ŝelo.

barley,

hordeo.

barrel,

barelo.

-organ,

gurdo.

barrister,

advokato.

base,

bazo; fundamento; malnobla.

basin,

pelvo, kuvo.

basket,

korbo.

bat,

vesperto; batilo.

bath,

bano, bankuvo.

bathe,

sin bani.

beam,

radio, trabo, vekto.

bean,

fabo, fazeolo.

bear,

urso; porti; subteni

beard,

barbo.

beat,

bati, vergi, vipi, venki.

beautiful,

bela.

beaver,

kastoro.

because,

ĉar, tial ke, pro tio ke.

bed,

lito, kuŝejo, fluejo, florbedo.

bee,

abelo.

beech,

fago.

beer,

biero.

beet,

beto.

beetle,

skarabo, blato.

beg,

peti, almozpeti.

begin,

komenci, ek-.

behave,

konduti.

behold,

rigardi; jen!

bell,

sonorilo.

below,

sube, malsupre.

belt,

zono.

bench,

benko; (

joiner's

) stablo.

bend,

fleks'i, -iĝi; klin'i, -iĝi.

bent,

kurb'a, -igita.

bequeath,

testamenti.

berry,

bero.

besiege,

sieĝi.

bet,

veti.

betray,

perfidi.

betrothal,

fianĉ' (-in-) iĝo.

bewitch,

sorĉi.

bilberry,

mirtelo.

bile,

galo.

bill,

kalkulo; kambio; afiŝo; beko.

billiards,

bilardo

bind,

ligi; (books) bindi; bandaĝi. -

weed

, liano.

birch,

betulo.

birth,

naskiĝo.

biscuit,

biskvito.

bishop,

episkopo.

bit,

peco; enbuŝaĵo.

bite,

mordi.

bitter,

akra, maldolĉa.

blackbird,

merlo.

blacking,

ciro.

bladder,

veziko.

blade,

klingo; (

of grass

), folieto

blaspheme,

blasfemi.

bless,

beni.

blind,

blinda.

window

-, rulkurteno.

blond,

blonda.

blood,

sango.

blot,

makulo.

blow,

blovi; bato, frapo.

blouse,

bluzo.

blue,

blua; -

bell

, hiacinto, kampanoleto.

boa-constrictor,

boao.

boast,

fanfaroni.

boat,

boato.

bobbin,

bobeno.

body,

korpo.

bog,

marĉo.

boil,

boli; absceso.

bold,

kuraĝa, sentima.

bolt,

rigl'i, -ilo; bolto.

bomb,

bombo.

bombard,

bombardi.

bond,

obligacio, garantiaĵo

bondage,

servuto, sklaveco.

bone,

osto.

bonnet,

ĉapo.

booth,

budo.

border,

rand'o, -aĵo; borderi.

bore,

bori; kalibro.

born,

(

to be,

) naskiĝi.

borrow,

prunte preni.

bosom,

brusto, sino.

bottom,

fundo, malsupro.

boundary,

limo.

bouquet,

bukedo.

bow,

saluti; kapklini; pafarko; arĉo; banto.

bowels,

internaĵo, intestaro.

bowl,

pelvo, kuvo.

box,

kesto, skatolo; loĝio; boksi; pugnobati.

braces,

ŝelko.

brain,

cerbo.

bran,

brano.

branch,

branĉo; filio.

brass,

flava kupro, latuno.

brave,

brava, kuraĝa.

breach,

breĉo.

break,

rompi, frakasi.

breakfast,

matenmanĝ'i, -o.

breast,

brusto, mamo.

breathe,

spiri.

bribe,

subaĉeti.

brick,

briko.

bridge,

ponto.

bridle,

brido.

bright,

hela, brila, gaja.

bring,

alkonduki, alporti.

broad,

larĝa.

broker,

makleristo, (

act as—

) makleri.

brooch,

broĉo.

brood,

kovi, kovitaro.

broth,

buljono.

brown,

bruna.

browse,

sin paŝti.

bruise,

kontuzi; pisti.

brush,

bros'o, -i; balailo; peniko.

bucket,

sitelo.

buckle,

buko.

bud,

burĝono.

budget,

budĝeto.

buffet,

(

restaurant

) bufedo.

bug,

cimo.

build,

konstrui.

bullet,

kuglo.

bullfinch,

pirolo.

bunch,

fasketo, aro.

bundle,

fasko.

bungle,

fuŝi.

burden,

surpezi, ŝarĝo.

bureau,

oficejo, kontoro.

burgess,

burĝo.

burn,

brul'i, -igi.

burrow,

kavigi.

burst,

krevi.

bury,

enterigi, enfosi.

business,

afero, okupo, negoco

busy,

okupata, aferema.

butcher,

buĉ'i, -isto.

buttercup,

ranunkolo,

butterfly,

papilio.

buzz,

zumi.

C

cab,

fiakro; kabrioleto, droŝko.

cabbage,

brasiko.

cabin,

kajuto, kabano.

cabinet,

ĉambreto, kabineto.

cable,

ŝnurego, kablo.

cage,

kaĝo.

calico,

kalikoto.

calk,

kalfatri.

call,

voki, (—

together

) kunvoki.

callosity,

kalo.

calm,

kvieta, trankvila.

camel,

kamelo.

camp,

tendaro.

canary,

kanario.

candid,

sincera, verdirema.

candidate,

kandidato, aspiranto.

cane,

kano; bastono; vergi.

cannon,

kanono.

canon,

kanoniko.

canopy,

baldakeno.

canvas,

kanvaso.

cap,

ĉapo, (

milit

.) kepo.

capable,

kapabla, kompetenta.

cape,

manteleto; promontoro, terkapo.

capital,

ĉefurbo; kapitalo; granda litero.

capitalist,

kapitalisto.

capitulate,

kapitulaci.

capsize,

renversiĝi.

captain,

ŝipestro, kapitano.

capture,

kapti.

car,

veturilo, ĉaro.

card,

karto,

-board,

kartono.

carnation,

dianto; flavroza.

carp,

karpo; kritikaĵi.

carpenter,

ĉarpentisto.

carpet,

tapiŝo.

carriage,

veturilo, kaleŝo, vagono; transporto.

carrot,

karoto.

cart,

ŝarĝveturilo.

carve,

tranĉi; skulpti.

case,

okazo; ujo; kazo; proceso.

cashier,

kasisto.

cast,

ĵeti, (

metal

) fandi.

castle,

kastelo.

catch,

kapti.

caterpillar,

raŭpo.

cathedral,

katedralo.

cattle,

bruto, brutoj.

cauliflower,

florbrasiko.

cause,

kaŭz'i, -o; -igi; afero.

caution,

averti; singardemo.

cave,

kaverno.

cavil,

ĉikani.

caw,

graki.

ceiling,

plafono.

celebrate,

festi, soleni,

celery,

celerio.

cell,

ĉelo, ĉambreto.

cellar,

kelo.

censor,

cenzuristo.

censure,

riproĉi.

ceremony,

ceremonio, soleno.

certain,

certa; kelkaj; ia.

chaff,

grenventumaĵo.

chaffinch,

fringo.

chain,

ĉeno.

chair,

seĝo.

-man,

prezidanto.

chalk,

kreto.

chance,

hazardo; riski; okazi; ŝanco.

chancellor,

kanceliero.

change,

ŝanĝi, aliigi.

channel,

kanalo.

chaos,

ĥaoso.

chapel,

kapelo, preĝejeto.

chapter,

ĉapitro.

character,

karaktero; (

drama

) rolo.

charm,

ĉarmi; talismano.

chaste,

ĉasta.

cheat,

trompi.

check,

haltigi; kontroli.

cheek,

vango.

cheerful,

gaja.

cheese,

fromaĝo,

chemist,

apotekisto, ĥemiisto.

cheque,

ĉeko.

cherry,

ĉerizo.

chess,

ŝako.

chest,

brusto; kesto, (

of drawers

) komodo.

chestnut,

kaŝtano, (

horse—

) marono.

chew,

maĉi, (

—cud

) remaĉadi.

chicory,

cikorio.

chief,

ĉef'o, -a.

chimney,

kamentubo.

chin,

mentono.

china,

porcelano.

chirp,

pepi; (

insects

) ĉirpi.

chisel,

ĉiz'i, -ilo.

chocolate,

ĉokolado.

choir,

ĥoro.

choke,

sufoki.

chop,

haki; koteleto.

chronicle,

kroniko.

church,

preĝejo.

cigarette,

cigaredo.

circle,

rondo, cirklo.

circular,

(

letter

), cirkulero.

circumference,

ĉirkaŭo.

circus,

cirko.

city,

civito, urbo.

citizen,

urbano, burĝo, civitano, regnano.

civil,

civila, ĝentila.

civilize,

civilizi.

claim,

pretendi, postuli.

clap,

(

hands

) manfrapi, plaŭdi.

class,

kurso; (

sort

) klaso.

classify,

ordigi, klasifiki.

claw,

ungego.

clay,

argilo.

clergyman,

pastro.

clerk,

oficisto, kontoristo, komizo.

clever,

lerta.

cliff,

krutaĵo.

climate,

klimato.

climb,

grimpi, suprenrampi.

clink,

tinti.

cloak,

mantelo.

clod,

bulo.

closet,

necesejo; ĉambreto.

cloth,

drapo; (

a

—) tuko.

clothe,

vesti.

cloud,

nubo.

clover,

trifolio.

club,

klubo, (

cards

) trefo.

clue,

postesigno.

coal,

karbo.

coast,

marbordo.

coat,

vesto;

-tail

, basko.

cockle,

kardio.

cocoa,

kakao;

-nut

, kokoso.

cod,

gado, moruo.

coffee,

kafo.

coffin,

ĉerko.

coil,

rulaĵo, volvaĵo.

coin,

monero.

coke,

koakso.

colander,

kribrilo,

cold,

malvarm'a, -umo.

colleague,

kolego.

collect,

kolekti, amasigi.

collective,

opa.

college,

kolegio.

colony,

kolonio.

colour,

koloro.

comb,

kombi; (

fowl

's) kresto.

combine,

kombin'i, -iĝi, kun'igi, -iĝi.

come,

veni.

comfort,

komforti, konsoli.

comic,

komika, ridinda.

comma,

komo.

command,

ordoni, komandi.

comment,

komentar'i, -o.

commerce,

komerco, negoco.

commission,

komisi'i, -o; (

sell on

—) makleri.

committee,

komitato.

common,

komuna, ordinara, vulgara; erikejo, step'o, -eto.

commune,

komunumo.

communicate,

komuniki.

companion,

kunulo.

company,

anaro, kompanio, societo, trupo, roto.

compare,

kompari.

compartment,

fako.

compass,

(

mariners'

—) kompaso; (

drawing

) cirkelo.

compel,

devigi.

compensate,

kompensi

complete,

konkuri.

complaint,

plendi.

complete,

plen'a, -igi.

compliment,

kompliment'o, -i.

compose,

verki; komposti.

compositor,

kompostisto.

comrade,

kamarado.

concern,

koncerni; zorgo; rilati al.

concrete,

konkreta.

concussion,

skuego.

condemn,

kondamni.

condition,

kondiĉo; stato.

condole,

kondolenci.

confectioner,

konfitisto.

conference,

konferenco.

confirm,

konfirmi.

confiscate,

konfiski.

conflict,

konflikto.

conform,

konformi.

confuse,

konfuzi.

congratulate,

gratuli.

congregation,

kongregacio.

congress,

kongreso.

conjure,

ĵongli.

conscience,

konscienco.

conscious,

konsci'a, -

ness

, 'o.

consequence,

sekvo.

conservative,

konservativa.

consider,

pripensi, konsideri.

consistent,

konsekvenca.

consonant,

konsonanto.

constipation,

mallakso.

consult,

konsiliĝi kun.

consume,

konsumi.

consumption,

(

disease

) ftizo.

contact,

kontakto.

contain,

enhavi, enteni.

content,

kontenta.

continue,

daŭri, -igi.

contract,

kontrakti; kuntir'i, -iĝi.

contrary,

kontraŭo, malo.

contrast,

kontrasti.

contrive,

elpensi.

control,

estri, regi.

convenient,

oportuna.

conversation,

interparolado, konversacio.

convict,

kondamnito.

convince,

konvinki.

convolvulus,

konvolvolo.

convulse,

konvulsio, spasmo.

copper,

kupro.

copy,

kopii; ekzemplero.

coral,

koralo.

cord,

ŝnuro.

core,

koraĵo, internaĵo.

cork,

korko; ŝtopi,

corn,

greno; (

foot

), kalo.

corner,

angulo.

correct,

korekti; ĝusta, senerara.

correspond,

korespondi.

corrode,

mordeti.

corset,

korseto.

costume,

kostumo.

cotton,

(

raw

), kotono; (

manuf

.) katuno.

cough,

tusi.

council,

konsilantaro.

count,

kalkuli; grafo.

country,

lando; kamparo.

courage,

kuraĝo.

course,

kuro; kurso.

of

—, kompreneble.

court,

korto, (

royal

—) kortego; juĝejo; amindumi.

covetous,

avida.

crab,

krabo, kankro.

crack,

fendi, kraki, krev'i, -igi.

cradle,

lulilo.

crafty,

ruza.

crane,

gruo, ŝarĝlevilo.

crape,

krepo.

crater,

kratero.

cravat,

kravato.

creature,

estaĵo, kreitaĵo.

credit,

kredito.

creed,

kredo.

creep,

rampi.

crest,

tufo, kresto.

crevice,

fendo.

cricket,

grilo; (

game

) kriketo.

crime,

krimo.

crippled,

kripla.

crisis,

krizo.

criticism,

kritiko.

crochet,

kroĉeti.

crocodile,

krokodilo, aligatoro.

cross,

kruco, trans' -iri, -pasi. —

out

, streki.

croup,

krupo.

crow,

korniko.

crowd,

amaso.

crown,

krono; (

of head

) verto.

cruel,

kruela.

cruise,

krozi.

crumple,

ĉifi.

crust,

krusto.

crutch,

lambastono.

cry,

krii, ekkrii, plori; (

of animals

) bleko.

crystal,

kristalo.

cube,

kubo.

cuckoo,

kukolo.

cucumber,

kukumo.

cuff,

manumo; frapo.

cultivate,

kulturi.

cunning,

ruza.

cup,

taso, kaliko.

cupboard,

ŝranko.

cure,

resanigi; (

bacon, etc

.) pekli.

curious,

scivola, stranga, kurioza.

curl,

buklo.

currant,

ribo, sekvinbereto (korinta).

current,

fluo.

curtain,

kurteno.

curved,

kurba, fleksita, nerekta.

cushion,

kuseno.

customer,

kliento.

cutlet,

kotleto.

cycle,

ciklo.

cyclone,

ciklono.

Czar,

Caro.

D

daffodil,

narciso.

daily,

ĉiutaga.

dainty,

frandaĵo; frandema delikata,

daisy,

lekant'o, -eto.

dam,

digo, akvoŝtopilo.

damage,

difekti.

dance,

danc'i, -o; balo.

dandelion,

leontodo.

dare,

kuraĝi.

darn,

fliki.

date,

dato; (

fruit

) daktilo.

dawn,

tagiĝo.

dead,

senviva, mortinta. -ly, pereiga.

dear,

kara, multekosta.

debauch,

diboĉo.

debris,

rub'o, -aĵo.

debt,

ŝuldo, (

be in

—) ŝuldi.

decipher,

deĉifri.

deck,

ferdeko; ornami.

declaration,

deklaracio.

decoration,

ornamaĵo; ordeno.

decree,

dekreto, mandate.

decrepit,

kaduka.

dedicate,

dediĉi.

deed,

ago, faro, faraĵo, faritaĵo; dokumento.

deep,

profunda; (

sound

) basa.

deer,

cervo.

defeat,

venki, malvenko.

defend,

defendi.

defer,

prokrasti.

deficiency,

deficito, malsufiĉeco.

defile,

intermonto; malpurigi.

define,

difini.

definite,

definitiva.

degenerate,

degeneri.

degree,

grado.

Deity,

Diaĵo, Dieco.

delay,

prokrasti.

delegate,

deleg'i, -ito.

delicate,

delikata.

delightful,

ĉarma, rava.

delirium,

delir'o, (

be in

) -i.

deliver,

savi, liberigi; (

goods

) liveri.

deluge,

superakvego, diluvo.

den,

nestego, kaverno.

denounce,

denunci.

deny,

nei, malkonfesi.

depart,

foriri.

department,

fako.

depend,

dependi.

derive,

devenigi.

descendant,

ido, posteulo.

describe,

priskribi.

desert,

dezerto; forlasi; forkuri de.

desk,

pupitro.

despatch,

ekspedi, depeŝo.

dessert,

deserto.

destine,

(for), difini (por).

destroy,

detrui.

detail,

detalo.

detriment,

malutilo, perdo.

develop,

plivastigi, disvolv'-i, -iĝi, (

phot

.) aperigi.

devil,

diablo, demono.

devoted,

sindona.

devout,

pia.

dew,

roso.

dexterous,

lerta.

dial,

ciferplato.

diarrhoea,

lakso.

dice,

ludkuboj.

dictate,

dikti.

dictionary,

vortaro.

die,

morti.

differ,

diferenci.

digest,

digesti.

dignity,

digno, rango.

dine,

tag', vesper', -manĝi.

dip,

trempi, subakvigi.

diploma,

diplomo.

diplomacy,

diplomatio.

direct,

direkti, rekta, senpera.

disappoint,

seniluziigi, ĉagreni.

discharge,

eligi, eksigi, elpagi.

disciple,

lernanto, disĉiplo.

discipline,

disciplino.

discount,

diskonto, rabato.

discover,

eltrovi.

discreet,

diskreta, singardema.

discuss,

diskuti.

disease,

malsano.

disguise,

alivesti, maski.

disgust,

naŭzi.

dish,

plado.

dislocate,

elartikigi.

dismal,

funebra.

dismay,

konsterni.

dispel,

peli, forpeli, dispeli.

dispose,

disponi.

disposition,

inklino, emo.

dispute,

disputi, malpaci.

dissect,

sekci.

disseminate,

dissemi.

dissolve,

solvi.

distance,

interspaco, malproksimeco, distanco.

distinct,

klara.

distinguish,

distingi.

distract,

distri.

distribute,

disdoni.

district,

regiono, kvartalo, distrikto.

ditch,

foso.

dive,

subakviĝi.

dividends,

rento, dividendo.

divorce,

eksedzigi.

dizziness,

kapturniĝo.

do,

fari.

doctor,

kuracisto, doktoro.

doctrine,

doktrino, instruo.

domestic,

hejma, doma.

dose,

dozo.

dot,

punkto.

double,

duobl'a, -igi.

doubt,

dubi.

dough,

knedaĵo.

down,

lanugo; malsupre.

dowry,

doto.

drag,

treni.

dragon,

drako.

-fly

, libelo.

dragoon,

dragono.

drain,

defluilego, senakvigi.

drake,

anaso.

drape,

drapiri.

draught,

aerfluo.

-s

(game)

damoj.

draw,

desegni; tiri, (

from well

) ĉerpi.

drawer,

tirkesto.

drawers,

kalsono, (chest of -s), komodo.

dream,

sonĝ'i, -o; (day-), rev'o, -i.

dredge,

skrapegi.

dress,

robo; vesti, sin vesti.

drill,

bori; ekzerco, manovro.

drink,

trinki, (

to excess

) drinki.

drive,

veturi; peli.

—away

, forpeli.

droll,

ridinda, ŝerca.

drone,

abelviro; zumi.

drop,

gut'o, -i.

drown,

dron'i, -igi.

drug,

drogo.

drum,

tamburo.

drunken,

ebria.

dry,

seka.

—land

, firmaĵo.

duck,

anasino, anaso.

duration,

daŭro.

duty,

devo, (

tax

) imposto.

be on—

, deĵori.

dwell,

loĝi, restadi.

dye,

tinkturi.

dyke,

digo.

E

eager,

avida.

ear,

orelo, (

corn

) spiko.

earl,

grafo.

early,

fru'a, -e.

earn,

perlabori.

earnest,

serioza, diligenta, fervora.

earth,

tero.

-quake

, tertremo.

earthenware,

fajenco.

east,

oriento.

easter,

Pasko.

ebony,

ebono.

ecclesiastical,

eklezia.

echo,

eĥo, resonadi.

edge,

rando, tranĉrando, bordo

edify,

edifi.

edit,

redakti.

edition,

eldono.

editor,

redaktoro.

educate,

eduki.

eel,

angilo.

effect,

efiko, efekto.

effective,

efektiva.

efficacious,

efika.

effort,

peno, klopodo.

eiderduck,

molanaso.

elastic,

elast'a, -aĵo.

elbow,

kubuto.

elder,

(tree) sambuko.

elect,

elekti, baloti.

electricity,

elektro.

elegant,

eleganta.

elf,

koboldo, elfo.

elm,

ulmo.

eloquent,

elokventa.

embalm,

balzami.

embrace,

ĉirkaŭpreni, enbrakigi; ampleksi.

embroider,

brodi.

emerald,

smeraldo.

emigrate,

elmigri.

eminent,

eminenta.

emotion,

kortuŝeco.

emphasis,

emfazo, akcentego

empire,

imperio.

enable,

ebligi.

enamel,

emajl'o, -i.

enchant,

ravi; ensorĉi.

encore,

bis.

endeavour,

klopodi, peni.

endow,

doti.

endure,

daŭri; toleri, suferi.

energy,

energio.

engine,

maŝino, lokomotivo, motoro.

engrave,

gravuri.

enjoy,

ĝui.

enlist,

varbi, rekruti.

enough,

sufiĉa, (be—) sufiĉi.

entangle,

impliki.

enterprise,

entrepreno.

entertain,

amuzi; regali.

enthusiasm,

entuziasmo.

entice,

logi, allogi.

entwine,

kunplekti.

envelop,

envolvi.

envelope,

koverto.

environs,

ĉirkaŭaĵo.

equivalent,

ekvivalenta, egala.

erase,

trastreki; forfroti.

erect,

vertikala; rekta; starigi.

errand,

komisio.

escape,

forkuri, forsaviĝi.

establish,

fondi, starigi.

estate,

(

land

) bieno.

esteem,

estimi.

estimate,

taksi.

eternal,

eterna, ĉiama.

ethical,

etika.

eve,

antaŭtago.

even,

eĉ; parnombra; ebena.

event,

okazo.

evil,

malbono, peko.

exact,

ĝusta, preciza; postuli.

examine,

ekzameni, esplori.

examination,

ekzameno.

example,

ekzemplo.

exceed,

superi.

except,

krom, esceptinte; escepte.

exchange,

interŝanĝi.

the—

, Borso.

excite,

eksciti.

exclusive,

eksklusiva.

excursion,

ekskurso.

execute,

efektivigi; (—

a criminal

), ekzekuti.

exercise,

ekzerci. -book, kajero.

exhaust,

konsumi, elĉerpi.

exhibition,

ekspozicio.

exhort,

admoni.

expect,

atendi.

expel,

elpeli.

experience,

sperto.

experiment,

eksperimento.

expert,

lerta, kompetenta.

explode,

eksplod'-i, -igi.

express,

esprimi, ekspreso.

extend,

etendi.

exterminate,

ekstermi.

extinguish,

estingi.

extract,

ekstrakti, eltiri.

extraordinary,

eksterordinara.

eye,

okulo.

-brow

, brovo.

-lid

, palpebro.

F

fable,

fablo.

fact,

fakto.

in

—, ja, efektive.

factory,

fabrikejo, faktorio.

fade,

velki.

fail,

manki; malprosperi, bankroti.

faint,

sveni.

fair,

foiro; blonda; justa.

fairy,

feino, feo.

faith,

fido, kredo.

falcon,

falko.

false,

falsa, malvera.

fame,

gloro, renomo; famo.

familiar,

kutima, intima.

family,

familio.

fan,

ventum'i, -ilo.

fare,

farti; veturpago.

farm,

farmi (

have on lease

); farmobieno.

fashion,

modo, maniero, fasono.

fast,

fast'i, -o; rapida.

fasten,

alligi, fiksi,

fat,

gras'a, -o; sebo.

fatal,

fatala, mortiga.

fate,

sorto.

fathom,

sondi, klafto.

fault,

kulpo; difekto; eraro.

favour,

favori, komplezo.

feast,

regalo, festeno; festo.

feather,

plumo.

feature,

trajto.

feed,

nutri, manĝigi, paŝti.

feel,

palpi, senti.

felt,

felto.

female,

ino, virinseksa.

fence,

skermi; palisaro.

ferment,

fermenti.

fern,

filiko.

ferret,

ĉasputoro,

ferry-boat,

pramo.

fester,

ulceriĝi, pusi.

festival,

festo.

feudal,

feŭdala.

fever,

febro.

fibre,

fibro.

fife,

fifro.

fig,

figo.

fight,

batal'i, -o.

figure,

cifero; figuro.

figurative,

figura.

file,

fajli, -ilo.

film,

filmo, tavoleto.

filter,

filtr'i, -ilo.

fin,

naĝilo.

fine,

delikata; monpuno.

fir,

abio.

fire,

brulo, fajro; (

gun

), pafi.

fireplace,

kameno, fajrejo.

fireworks,

artfajraĵo.

firm,

firma, fortika; firmo.

fish,

fiŝ'o, -i, -kapti.

fist,

pugno.

fit,

atako.

—for

, taŭga; konvena, deca.

fix,

fiksi.

flake,

floko, neĝero.

flame,

flami.

flannel,

flanelo.

flat,

plata, ebena; apartamento.

flatter,

flati.

flavour,

gusto.

flax,

lino.

flea,

pulo.

flesh,

(

meat

), viando; karno.

flint,

siliko.

flit,

flirti.

float,

naĝi; surnaĝi.

flock,

aro, paŝtataro, ŝafaro.

flog,

skurĝi.

flood,

superakvegi.

floor,

planko, etaĝo.

flour,

faruno.

flow,

flui.

flower,

flor'o, -i.

-bed,

bedo.

fluid,

fluajo.

flutter,

flugeti, flirti.

fly,

muŝo; flugi.

fog,

nebulo.

fold,

fald'i, -o.

follow,

sekvi.

fondle,

dorloti, karesi.

food,

nutraĵo.

fool,

malsaĝulo.

foot,

piedo; futo.

-man,

lakeo.

-path,

trotuaro, piedvojeto.

forage,

furaĝo.

forehead,

frunto.

foreign,

ali', ekster'-landa, fremda.

forest,

arbarego.

forge,

forĝi.

forget,

forgesi.

-me-not

, miozoto.

forgive,

pardoni.

formidable,

timeginda.

formulate,

formuli.

fortress,

fortikaĵo.

fortunate,

feliĉa.

foundation,

fundamento

foundry,

fandejo.

fountain,

fontano.

fowl,

kortbirdo.

fox,

vulpo.

frame,

kadro.

freckle,

lentugo.

free,

liber'a, -igi; senpaga.

freeze,

frostiĝi, glaci'igi, -iĝi.

frequent,

ofta; vizitadi.

fringe,

franĝo.

fritter,

fritaĵo.

frock,

vesteto.

-coat,

surtuto.

frog,

rano.

frolic,

petoli.

frown,

sulk'o, -igi.

frugal,

ŝparema,

fruit,

frukto.

-ful,

fruktodona.

fry,

friti,

(spawn)

frajo,

-ing

pan,

pato, fritilo.

fuel,

brulaĵo, hejtaĵo.

fulfil,

plenumi.

fun,

ŝercado.

function,

funkcio.

funeral,

enterigiro.

funnel,

funelo.

funny,

ridinda.

fur,

felo;

(—coat)

pelto.

furnace,

fornego.

furnish,

mebli, provizi.

furrow,

sulko.

further,

pile, plimalproksime.

fury,

furiozo, furio.

fuse,

fandi.

furniture,

mebl'o, -aro.

future,

estonteco.

G

gadfly,

tabano.

gain,

gajni,

(clock)

trorapidi.

gall,

galo.

-nut,

gajlo.

gallery,

galerio.

gallop,

galopi.

game,

ludo, ĉasaĵo.

gap,

breĉo; manko.

gargle,

gargari.

garrison,

garnizon'o, -i.

gas,

gaso.

gate,

pordego.

gauze,

gazo.

gelatine,

gelateno.

gem,

gemo.

general,

ĝenerala; generalo.

generation,

generacio.

generous,

malavara.

genius,

genio, geniulo.

gentle,

dolĉa, neforta, milda.

gentleman,

sinjoro.

genus,

gento.

germ,

ĝermo.

germinate,

ĝermi.

gesture,

gesto.

ghost,

fantomo.

giant,

giganto.

gild,

ori, orumi.

gill,

(of fish)

, branko.

gin,

ĝino.

ginger,

zingibro. -bread, mielkuko.

gipsy,

cigano.

give,

doni, donaci,

glacier,

glaciejo.

glass,

vitro,

a—,

glaso.

looking—,

spegulo.

glaze,

glazuri.

glorify,

glori.

glove,

ganto.

glow,

ardi, brili.

-worm,

lampiro.

glue,

gluo.

glycerine,

glicerino.

gnat,

kulo.

gnaw,

mordeti.

goat,

kapro.

goblet,

pokalo.

goblin,

koboldo.

God,

Dio.

gold,

oro.

goldfinch,

kardelo.

golosh,

galoŝo.

goodbye,

adiaŭ.

goose,

anserino.

gooseberry,

groso.

gospel,

evangelio.

gout,

podagro.

govern,

regi.

governess,

guvernistino

graceful,

gracia.

gradual,

grada, laŭgrada.

graft,

inokuli, grefti.

grain,

grajno, greno.

grammar,

gramatiko.

grape,

vinbero.

grass,

herbo.

grasshopper,

akrido.

grate,

fajrujo; raspi, skrapi.

grating,

krado.

gravity,

pezo.

gravy,

suko.

grease,

graso; ŝmiri.

great,

granda.

-coat,

palto, gravitoj

greedy,

avida, manĝegema.

green,

verda.

-house,

varmejo.

greengage,

renklodo.

grey,

griza.

-hound,

leporhundo.

grill,

kradrosti.

grin,

grimaci, rikani.

grind,

mueli; pisti; grinci.

gristle,

kartilago.

groan,

ĝemi.

grocer,

spicisto.

grotesque,

groteska.

grotto,

groto.

ground,

tero.

-floor,

teretaĝo.

groundsel,

senecio.

group,

grup'o, -igi.

grouse,

tetro.

grub,

larvo.

guarantee,

garantii.

guard,

gardi, (

milit.

) gvardio.

gudgeon,

gobio.

guess,

diveni, konjekti.

guide,

gvidi.

guillotine,

gilotino.

gulf,

golfo.

gull,

mevo.

gullet,

ezofago gorĝo, faŭko.

gum,

gumo, dentokarno.

gun,

pafilo, kanono.

-powder,

pulvo.

gush,

ŝpruci.

guttapercha,

gutaperko.

gutter,

defluilo.

H

habit,

kutimo.

haddock,

eglefino.

hair,

haro, haroj; hararo